Private company

Deutsche Esperanto-Buchhandlung

Deutsche Esperanto-Buchhandlung is an esperanto publisher.1

La Germana Esperanto-Librejo (ankaŭ germane titolata Deutsche Esperanto-Buchhandlung) estas fondita en 1908 kaj funkciis ĝis la jaro 1936 en Leipzig (Lepsiko), Königstr. 19, kiel eldonejo kaj vendejo de Esperanto-libroj. Ĝi eldonis i.a. la lernolibrojn kaj vortarojn de Emil Stark kaj la lernolibron kaj frazaron de Ernst Loose. En 1936 la nazia registaro de Germanio malpermesis ĉiajn aktivadojn por Esperanto, sed jam en la antaŭaj tri jaroj post la ekrego de la nazioj komence de la jaro 1933 la aktivado por Esperanto ĝenerale kaj de la librejo konkrete estis malhelpata, pro malpermeso de la laboristaj Esperanto-organizaĵoj kaj persekutoj de ties anoj, kaj pro ĝenerale kontraŭ-Esperanta propagando de la reĝimo, kiu forte kontraŭis la internaciismon de la Esperanto-movado, la judecon, katolikecon, esprimojn de socialismaj, laboristaj aŭ pacismaj konvinkoj de ties anoj.2 From the eo Wikipedia, CC BY-SA 4.0

Last updated Oct 21, 2026.

Overview

Sources

The numbers on this page point here. Each one links to the record it came from.

  1. 1
  2. 2