Private company
Friedrich Adolf Ackermanns Kunstverlag
Logo: ackermann-kalender.de3
Friedrich Adolf Ackermanns Kunstverlag is a publishing company based in Munich, Germany.1
La arta eldonejo Ackermann - germane Ackermann Kunstverlag - estas germanlingva libroeldonejo, kiu specialiĝis pri grandformataj artaj kalendaroj. Ĝi fondiĝis jam en 1597 en Munkeno fare de la libropresisto Nikolaus Heinrich, do estas inter la plej malnovaj kaj tradiciaj eldonejoj en Germanio. En 1806 Bavario iĝas reĝlando, kaj la komercisto Ernst August Fleischmann transprenas la libropresejon - li komercas kaj pri libroj kaj pri artaĵoj. Inter la jaroj 1864 kaj 1872 la komercisto Friedrich Adolf Ackermann unue parte, poste tute transprenas la firmaon, kiu ricevas sian nunan nomon. La komercado per altkvalitaj artaj reproduktaĵoj internacie furoras, kaj ĉirkaŭ la jaro 1900 pli kaj pli graviĝas la aldona produktado de artaj poŝtkartoj. En 1928 la zurika eldonisto Walter Claasen transprenas la firmaon, tenas ĝin dum la jaroj de Nazia Germanio, kaj tial post la Dua Mondmilito la firmao relative senkomplike per permeso de la Aliancanoj povas daŭrigi sian laboron. En 1957 Hubertus Weinert transprenas la firmaan gvidadon, poste J. Michael Kathan, en 2007 Michael Kleine - en tiuj jaroj la produktado de altformataj kaj kvalitaj artaj kalendaroj pli kaj pli iĝas la kerna firmaa komerco.2 From the eo Wikipedia, CC BY-SA 4.0
Last updated Oct 21, 2026.
Overview
- HeadquartersMunich, Germany1
- Websitewww.ackermann-kalender.de
Subsidiaries and ownership
Former owners and parents
- Friedrich Adolf Ackermann Nov 1, 1883 to Sep 1903
From Wikidata.1
Timeline
- Nov 1, 1883Acquired Acquired by Friedrich Adolf Ackermann1
Links
- Websitewww.ackermann-kalender.de1
- More imagesWikimedia Commons
- WikidataQ12344608
Sources
The numbers on this page point here. Each one links to the record it came from.
- 1
- 2
- 3Company websiteFriedrich Adolf Ackermanns Kunstverlag logo