Private company
Internacia Kultura Servo
Internacia Kultura Servo is an esperanto publisher, founded in 1972.1
La Internacia Kultura Servo (mallonge IKS, kroate Međunarodni Centar za Usluge u Kulturi) estas esperantista firmao en Zagrebo, Kroatio. Ĝi fondiĝis en 1972 fare de pluraj aktivaj membroj de la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo. Samjare ĝi transprenis la organizadon de la Pupteatra Internacia Festivalo, kiu okazas ĉiujare fine de aŭgusto kaj komence de septembro en Zagrebo, kaj ankaŭ hodiaŭ organizas ĝin. En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj gravaj motoroj estis interalie Zlatko Tišljar, Spomenka Štimec kaj Nikola Rašić. Ĝis la sendependiĝo de Kroatio en 1990 la servo ankaŭ estis signifa esperantlingva libroeldonejo, kaj en 1989 pro tio estis honorigita per la Premio Deguĉi, sed pro la sekva ekonomia premo la firmao de tiam ne plu plenumas tiun funkcion.2 From the eo Wikipedia, CC BY-SA 4.0
Last updated Oct 21, 2026.
Sources
The numbers on this page point here. Each one links to the record it came from.
- 1
- 2