Private company
VEB Elektrotechnik Oberweimar
VEB Elektrotechnik Oberweimar is a company based in Weimar.1
Je Oberweimar (Germanujo) troviĝas ankoraŭ ruina konstrukomplekso, nome de la iama elektroteknika kaj popolproprieta entrepreno VEB Elektrotechnik Oberweimar (EOW). Adreso ĝia estas Steinbrückenweg 5/7. Punlaboristojn tie labori perfortis la nazioj. Ene de la televida ZDF-serio (n-ro VI) Böse Bauten ĉi fifakto estis temigata. La komentadon de nia objekto transprenis tiam la historiisto Marc Bartuschka. Pli ol cento da trudlaboristoj loĝis tie internigate, ĉefe militkaptitoj el la Franca Armeo, sed ankaŭ (inter 1942 kaj 1944) sovetianoj. Ĉu tio eĉ ĝis 1945 daŭris ne estas klare. Tamen konservado vera el historia vidpunkto ne estas planata, sed renaturigo por krei ripozuman areon. Kritikatas forigo de aŭtentika loko la naziajn krimojn atestanta.2 From the eo Wikipedia, CC BY-SA 4.0
Last updated Oct 21, 2026.
Overview
Sources
The numbers on this page point here. Each one links to the record it came from.
- 1
- 2